Insekto

Article on other languages:

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Insekto
Troveblo de fosilioj: Karbonio - Nun
madagaskara blato
madagaskara blato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insecta
Linnaeus, 1758
Ordoj

Vidu taksonomio

Insektoj estas la precipa klaso da artropodoj kaj de animaloj ĝenerale. Ili troviĝas en preskaŭ ĉiuj medioj, escepte de la oceanoj.

Insektoj ĝenerale estas tre malgrandaj kaj havas segmentitajn korpojn, dividitajn en kapo, torako, kaj abdomeno. La kapo subtenas paron da sensaj antenoj, paron da kunmetitaj okuloj kaj buŝon, la torako havas ses krurojn, kaj la abdomeno havas ekskreciajn kaj reproduktajn organojn.

La scienca studado pri insektoj estas entomologio. Pli ol 800.000 specioj da insektoj estas priskribitaj. Estas 5.000 libelaj (odonataj), 20.000 ortopteraj, 170.000 papiliaj (lepidopteraj), 82.000 hemipteraj, 350.000 skarabaj (koleopteraj), 110.000 himenopteraj kaj 200.000 dipteraj specioj.

La himenopteroj inkludas abelojn, formikojn kaj vespojn.

La dipteroj inkludas muŝojn, moskitojn kaj kulojn.

Al la ordo blatoformaj apartenas la blatoj.

Enhavo

Taksonomio

Lamarko

Lamarko konsideris la insektojn kiel kvina klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj kaj vermoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la insektojn kiel jam ovonaskaj kaj metamorfozaj, kun diferencaj seksoj, trakeo kaj kompleta nerva sistemo, sed ankoraŭ sen cerbo nek sangocirkulado (paĝo 122).

Referencoj

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

vostsaltuloj homopteroj

N.B.: "†" signas mortintan grupon

esperantlingva ligo al PROVIZORA PRIVATA LISTO DE NOMOJ DE INSEKTOJ


Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Eksteraj ligiloj

  http://tolweb.org/tree?group=Insecta&contgroup=Hexapoda
  http://www.ub.es/dpep/meganeura/meganeura.htm
  http://eny3005.ifas.ufl.edu/lab1/index.htm

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.