Italio

Article on other languages:

Repubblica Italiana
Itala respubliko
Flago de Italio Blazono de Italio
Nacia himno: Il Canto degli Italiani
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Romo
Ĉefa(j) lingvo(j) itala
Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikoj
Areo
 % de akvo
301 230 km²
2%
Loĝantaro 58 milionoj
Loĝdenso 196/km²


Horzono UTC+1 (en somero +2)
Interreta domajno .it
Landokodo ITA
Telefona kodo 39
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Giorgio Napolitano
Ĉefministro Silvio Berlusconi
Nacia tago 2a de junio (tago de la respubliko)
Sendependiĝo 17a de marto 1861
Ekonomio
Valuto Eŭro
Esperanto-movado
Landa E-asocio Itala Esperantista Federacio




ItalioItalujo estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da Vinci, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio Vivaldi kaj multaj aliaj.

Enhavo

Historio

Ĉefaj urboj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Listo de urboj de Italio
Komunumo Regiono Provinco Loĝantaro
Romo Latio Provinco de Romo 2 718 768
Milano Lombardio Provinco de Milano 1 299 633
Napolo Kampanio Provinco de Napolo 973 132
Torino Piemonto Provinco de Torino 908 263
Palermo Sicilio Provinco de Palermo 663 173
Ĝenovo Ligurio Provinco de Ĝenovo 610 887
Bolonjo Emilio-Romanjo Provinco de Bolonjo 372 256
Florenco Toskanio Provinco de Florenco 364 710
Bari Apulio Provinco de Bari 322 511
Catania Sicilio Provinco de Catania 298 957

Geografio

Vidu Apeninoj

Religioj kaj lingvoj

Regionoj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Regionoj kaj provincoj de Italio

Italion konsistigas 20 regionoj: Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, Umbrio kaj Veneto.

Ceteraj informoj

Mapo de Italio
  • Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
  • Urbanoj: 67% (2000)
  • Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
  • Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
  • Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
  • Alfabeteca: 98% (1998, takso)
  • Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
  • Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
  • Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
  • Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
  • Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
  • Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
  • Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
  • Inflacio: 1,7% (1999)
  • Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
  • Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Italio


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Italio" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.




Ŝtatoj en Eŭropo Eŭropo
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Italio sub la gloso Italia
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Italio sub la gloso Category:Italy
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Italio sub la gloso Category:Italia

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.