Katie Melua

Article on other languages:

Katie Melua
ქეთი მელუა

Bazaj informoj
Naskonomo Ketevan Melua
Naskiĝo 16-a de septembro 1984
Kutaisi, Kartvelio, Sovetunio
Deveno Londono, Anglio
Ĝenroj bluso, ĵazo, folka muziko
Instrumentoj Gitaro
Piano
Violono
Voĉa muziko
Tipo de voĉo Mezosoprano
Aktivaj jaroj 2003 – nuntempo
Eldoninto Dramatico
Parencaj
temoj
Eva Cassidy
Molly McQueen
TTT www.katiemelua.com

Katie MELUA (ქეთი მელუა) (realnome: Ketevan Melua; kartvele ქეთევან მელუა) (naskiĝis la 16-an de septembro 1984 (nun 1984-09-16) (24-jara) en Kutaisi, Kartvelio) estas anglalingva kantistino kaj muzikistino.

Enhavo

Biografio

Dum infaneco, Katie plejparte vivas en Tbilisi kaj Batumi (Kartvelio) kaj ankaŭ en Moskvo (Rusio).

En 1993 la familio sekvas la patron, kiu estas kardiologo, kaj transloĝiĝas en Belfaston (Nord-Irlando). Katie Melua unue studas en St. Catherine Primary School kaj poste en Dominican College, Fortwilliam.

Tiam, Katie ne imagas sin kantistino aŭ kantverkistino, ŝi prefere imagas sin historiistino aŭ politikistino. Ŝi eĉ deklaras: "Mi pensis min kapabla restarigi pacon en la mondo... se mi estrus ĝin".

Katie kaj ŝia familio vivas entute kvin jarojn en Belfasto.

En 1998 la familio plue transloĝiĝas en Londonon (Britio).

Tiam 15-jarojn aĝa, Katie partoprenas televidan elsendon "Stars Up Their Nose", kiam ŝi interpretas kanzonon de Mariah Carey, "Without You". Kvankam ŝi enskribiĝis por amuzo, ŝi gajnas tiun elsendon kiu malkovrigas ŝin al la publiko.

Sekvante la konsilojn de amiko, Katie enskribiĝas en Brit School For Performing Arts. "Tiu loko aspektis tre agrabla... des pli ke ĝi estis senpaga!". Dum siaj studoj, ŝi inspiriĝas el malsamaj muzikaj stiloj: Queen, Joni Mitchel, Bob Dylan... kaj ĉefe Eva Cassidy. Ĉi lasta estis rivelado por Katie, kiu dediĉas al ŝi kanzonon: "Faraway Voice".

Ŝia renkontiĝo kun komponisto kaj produktoro Mike Batt, veninta al Brit School por serĉi muzikistojn por formi ĵaz-bandon, ebligas al Katie subskribi sian unuan kontrakton sub marko Dramatico. La beleco de tekstoj de Mike Batt kantataj de juna artistino kun escepta voĉo ne restis longe nerimarkitaj. Ŝia unua unuopa disko "The closest Thing To Crazy" eniras la 10-an rangon de anglaj ĉartoj dum somero de 2003. El muzika vidpunkto, Katie Melua ĉefe kantas ĵazon kaj bluson.

La fino de tiu jaro montriĝas plej ekscita por Katie, kiu estas invitita kanti dum Royal Variety. Tie ŝi renkontas la Reĝinon de Anglio, kiu flustras al ŝi: "Mi aŭdis vian albumon per radio, estas vere tre bele..."

'Call Off The Search', ŝia unua albumo, detronigas Dido kaj Norah Jones kaj restas dum pluraj semajnoj en la unua rango de ĉartoj. Ekde la komenco, Katie rikoltas ĉiuspecajn rekompencojn: internacia rivelado en Germanio en 2005, sesobla disko de platino en Britio en 2004... Entute, pli ol du milionoj da albumoj venditaj tra Eŭropo, kaj ankaŭ Nov-Zelando, Honkongo kaj Japanio.

Ĉiam preta subteni humanecajn agadojn, Katie estas invitita de Nelson Mandela por la 'Concert 46664', montrante sian lukton kontraŭ aidoso, kaj ŝi ankaŭ vizitas Srilankon en la nomo de asocio 'Save The Children'.

En aŭgusto 2005 Katie Melua akiras britan civitanecon.

Diskografio

Albumoj

  • 2003: Call Off The Search (12 kanzonoj + video)
  • 2005: Piece By Piece (12 kanzonoj)
  • 2006: Piece By Piece - Special Bonus Edition (15 kanzonoj + ekstra DVD)
  • 2007: Pictures
  • 2008: The Katie Melua Collection (Disko 1 = KD)

Unuopaĵoj

  • 2003: The closest Thing To Crazy (3 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2004: The closest Thing To Crazy (2 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2004: Crawling Up A Hill (3 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2006: Nine Million Bicycles (2 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2006: It's Only Pain
  • 2006: Shy Boy

Videografio

  • 2005: On The Road Again (2 DVD-j)
  • 2007: ->The Documentary film<- Concert Under The Sea
  • 2008: The Katie Melua Collection (Disko 2 = DVD)
  1. The Arena Tour 2008 (en Roterdamo)
  2. Behind The Screens

Muzikvideografio

  • The Closest Thing To Crazy
  • Call Off The Search
  • Crawling Up A Hill
  • Nine Million Bicycles
  • I Cried For You
  • Spider's Web
  • It's Only Pain
  • Shy Boy

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.