|
Article on other languages:
|
Komputilo estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datumojn laŭ instrukcioj. Plej vaste konataj estas persona komputilo (PK), tamen plej multekostaj kaj gravaj por progreso estas serviloj. Ekzistas ankaŭ multaj specoj de specialaj komputiloj, ekz ludkonzolo, bankaŭtomato. La historio de la komputilo komenciĝis per kalkulmaŝinoj. 1822 Charles Babbage ellaboris Difference Engine kaj Analytical Engine (ĉefe por aŭtomate kalkuli kaj printi tabelojn de trigonometriaĵoj uzotajn de maristoj por navigado) en la jaro 1833, sed pro financaj kaŭzoj ne povis konstrui ilin. Tradicie oni opinias, ke la plej grava parto de komputilo estas la aparataro (procesoro, printilo , komputilkorpo), tamen tiu vidpunkto estas tro unuflanka kaj ĝenerale erara. Komputilo sen programo (aŭ programaro) estas nenifaranta amaso de blatoj, icoj kaj aliaj elektraĵoj. La vortoEn la PIV de 1970 estis du apartaj vortoj: komputilo kaj komputero.
En aliaj vortoj: la malnova PIV diris, ke komputi signifas nur nombri/adicii, kaj komputilo sekve signifas nur maŝinon, kiu nur nombras/adicias. Tial la malnova PIV vidis la neceson por aparta radiko ("komputero") por pli kompleka elektronika aŭtomato regata per programo. Kelkaj ankaŭ uzis la vorton komputoro anstataŭ komputero. Sed en la praktiko la vorto "komputilo" ekuziĝis por tio, kion PIV nomis "komputero". Sekve (aŭ paralele) ankaŭ la signifo de la verbo "komputi" ŝanĝiĝis al la nuna signifo: "Solvi matematikan problemon aŭ prilabori datumon aplikante algoritmon, precipe en formo de programo". La nova PIV sekvis la ĝeneralan lingvouzon kaj ŝanĝis la difinojn de la vortoj "komputi" kaj "komputilo". Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj:
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.