Kontraŭjudismo

Article on other languages:

Kontraŭjuda propagando : judo tenas la mondon en siaj manoj.

Kontraŭjudismo - ankaŭ judofobio, kaj ofte, sed malĝuste nomata antisemitismo - estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto Antisemitismus estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento. La judoj havas la dubindan "privilegion" esti la nura popolo kiu disponas vorton aparte kreitan por indiki malamon kontraŭ ili, pro la longega kaj terura historio de kontraŭjudaj persekuto kaj malamo en Eŭropo.

La plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio estis certe la popolekstermado nomata holokaŭsto, t.e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj, fare de la nazia diktatoreco en la kvardekaj jaroj. La fina celo estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo pereis tiam. Nuntempe multaj judoj havas la impreson ke kontraŭjudismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto de la araba-israela konflikto aŭ kiel reago al ĝi, kaj pli precize al la israela okupado (de jardekoj) de la palestina teritorio kaj la forpelo de la plejmulto de la indiĝena araba loĝantaro el la ŝtato Israelo.

Enhavo

Difino

Laŭ la religia kontraŭjudismo, eblas por tiu kiu naskiĝis judo maljudiĝi se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de Torquemada, kiu mem iĝis fanatika kontraŭjudisto kaj estro de la hispana inkvizicio); laŭ la rasisma kontraŭjudismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas.

Etimologio

La evitinda vorto "antisemitismo", paŭsita laŭ naciaj lingvoj, devenas de la fakto ke la judoj, almenaŭ origine, estis semidoj. Sed la vorto semido indikas popolojn kiuj parolas semidajn lingvojn, kiel la araban, la hebrean, la amharan ktp. Do, lingve ĝusta transpreno de tiu vorto devus esti en Esperanto "antisemidismo" aŭ "kontraŭsemidismo", se semido signifus nur judo. Konklude, la ĝusta vorto en Esperanto estas kontraŭjudismo, kontraŭjudisto, kontraŭjuda ktp

Historio

Forpelo de judoj:

  • 1290 en Britio
  • 1306 en Francio
  • 1492 en Hispanio

Fine de la 1800-aj jaroj: pogromoj en Rusio

Leĝoj pri judoj en Hungario

  • 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de Teleki Pál
  • 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
  • 1938 unua leĝo pri judoj
  • 1939 dua leĝo pri judoj
  • 1941 tria leĝo pri judoj
  • senagrigo
  • 1944.04.05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo

Sed krom la menciitaj, multaj legoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938-1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.