|
Article on other languages:
|
Kubo (hispanlingve Cuba) estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el Antiloj.
Administra dividoKubo estas dividita je 14 provincoj kaj 169 komunumoj. Isla de Juventud estas "speciale administrata komunumo". 1: Isla de la Juventud - 2: Pinar del Río - 3: La Habana - 4: Ciudad de La Habana - 5: Matanzas - 6: Cienfuegos - 7: Villa Clara - 8: Sancti Spíritus - 9: Ciego de Avila - 10: Camagüey - 11: Las Tunas - 12: Granma - 13: Holguín - 14: Santiago de Cuba - 15: Guantánamo Ĉefaj urboj
EkonomioValutoKuba peso (CUP)kaj kuba konvertebla peso(CUC); ambaŭ monunuoj estas uzataj por landanoj kaj esterlandanoj, ĝi egalvaloras 1,10 usonan dolaron. EksportoSukero, fruktoj, fiŝoj, kafo, tabako, nikelo, rumo. Agrikulturo
HistorioMalkovro kaj kolonia epokoHispanoj eniris la insulon en 1511, kaj rapide eldetruis la tutan indianan loĝantaron (vidu priskribon en la libro de Bartolomeo de la Casas) pluigenda. Sendependiga ribelo kaj usona intervenoKastrisma revolucio
Ekonomia krizo post 1990 kaj ties superoĜis 1990 Agrikulturo de Kubo estis fokusita sur unukultivado de sukero por eksportado al Komunismaj landoj, sed 60% de la necesa manĝo estis importita. La agrikulturo estis intensa agrikulturo dependanta de agrotoksaĵoj, ĥamiaj grundnotrado, ktp, ĉiuj importitaj el Sovetio. Kaj ĝenerale la tuta ekonomio estis dependanta de Sovetio. Post 1990 disfalas la komunista regimo de Sovetio, cetere la ekonomia blokado trudata de Usono pli severigis. Tial severa krizo batis Kubon. kaj la nutrado devis esti porcionita, kaj ege malkreskis.
pluigenda Ekstera politikoKubo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Ĝi estas membro de la grupo de Nealiancitaj Ŝtatoj, kies prezidon ĝi en 2007/2008 plenumas. Kiel reprezentanto de tiu ŝtatogrupo, la kuba ministro pri eksteraj aferoj prezentis, dum la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 26-an de septembro 2007 la vidpunkton de tiu ŝtataro pri la mondaj problemoj: [1]. SocioRasa konsistoBlankuloj - 66%, nigruloj - 12%, mestizoj - 22%. ReligioLa hegemonio eklezio en Kubo estas la katolika kun 8 episkopatoj, 523 parokoj, du pastrolernejoj, 1,500 mizihejmoj, 92 monaĥ(in)ejoj kaj 1,200 pastroj. Rilate la aliaj eklezioj estas 54 evangeliaj preĝejoj, du ortodoksaj, 5 sinagogoj, unu islama ligo, ĉirkaŭ 1,400 spiritismaj ejoj aŭ vuduejoj, kio vere estas la plej disvastigata kredo se konsideri la influon kaj eniron en multaj aspektoj de la vivo inkluzive tiu de la katolika kaj aliaj eklezioj. Alia malgranda religia komunumo estas la Bahaa Kredo kiu havas nacian sidejon en Havano kaj loka sidejo en Camagüey kvar Spiritajn Asembleojn en Havano, Santa Clara, Ranchuelo kaj Camagüey; grupoj en Florida, Jatibonico, Cienfuegos, Varadero, Ciego Caballo, Holguín kaj Santiago de Cuba. Sansituacio, kaj iniciatoj
pluigenda
Homaj rajtojKubo daŭre persekutas disidentojn, kaj la mortpuno estas ankoraŭ laŭleĝa en Kubo, kvankam en la lastaj jaroj (kun escepto de tri ŝipforkondukintoj en 2003) ne plu aplikata. Ne ekzistas sendependa advokataro. La 16an julio 1997 kvar aŭtoroj de la dokumento La patria es de todos (la patrio apartenas al ĉiuj) estis arestitaj kaj multaj el ili kondamnitaj al multjaraj malliberejaj punoj. Osvaldo Payá kaj aliaj pacemaj batalantoj por civitanaj rajtoj subtenas la t.n. projekton „Varela“ proyecto Varela kolektinte 25.000 subskribojn por ŝanĝo de konstitucio, ĉar la ekzistinta konstitucio permesis ŝanĝon de konstitucio kun 10.000 subskriboj. Dum junio 2003 - 98% de elektantoj voĉdonis por ŝanĝo de la konstitucio, en kiu socialismo kiel ŝtatformo estis fiksita en la nuna konstitucio. Tamen, tiun voĉdonon la opozicio kvalifikis "tute maldemokratia", kun la argumento, ke tiu plebiscito estis "devigita" per la kubana registaro kaj ke ĝi konsidereblas kiel reago al la projekto „Varela“. La balotrezultato de 98% eksplikiĝas, lau ili, per "nerekta balotdevigo"; ke en kazo de ne-partopreno en la elektoj, kubanoj devas atendi malavantaĝojn kaj eĉ sankciojn. http://news.bbc.co.uk/hi/spanish/latin_america/newsid_2048000/2048313.stm Eksterlandaj elekto-observantoj ne estas allasitaj. Tamen tiu ekspliko ne klarigas la grandegan kvanton da voĉoj por la propono, dum ja facilis meti nean au nevalidan vochdonilon en la urnon. La supre menciita opozicio, kune kun la registaroj ĉefe de Usono kaj de la Eŭropa Unio, kritikas la staton de la homaj rajtoj en Kubo. Emfazinda estas, ke en kubanaj elektoj nur unu partio estas allasita. Prezentiĝas nur tiom da kandidatoj, kiom da seĝoj estas disponeblaj. La duono estas proponita de lokalaj parlamentoj, la alia duono de amasaorganizoj kiel CDR, sindikatoj kaj uniĝoj de kampanaroj, virinoj aŭ junularoj. La ununura ebleco montri onies opozicion estas doni malvalidan voĉon.
ritike (en la hispana) [[2]] KomunikilojKiel konsekvenco de antaŭa stato, antaŭ 1959 kiam la kubaj amaskomunikiloj apartenis al grandaj inform-monopoloj je la servo de kapitalo, unu el la ĉefaj decidoj de la nova revolucia registaro estis ŝtatigi la amaskomunikilojn tial ke de tiam ili apartenas al la ŝtato laŭ la konstitucio de 1976, ĉap.VI, art. 52. kaj konfirmita en 1992. Konsekvence la komunista partio de Kubo posedas monopolon pri informado. La centra organo de la komunisma partio estas la ĉiutaga gazeto Granma.Ekzistas pluraj naciaj gazetoj de la laboristoj, junularo kaj provincaj. Ankau la nacia televido kun kvar tutlandaj kanaloj el kiuj du estas edukaj ofertas plurajn edukajn kaj didaktikajn programojn. Eksterlande oni konsideras kiel kontraŭpezan la hispanlingvan stacion Radio Martí el Usono, ret-ĵurnaloj kiel Cubanet [3], kiuj ricevas jare kelkajn milionojn da dolaroj el la usona kongreso kiel parto de la politika konflikto kiu markas la ambaŭlandajn rilatojn (pri tiuj rilatoj vd Howard Zinn: La radikoj de la kuba politiko de Usono). Kutime pluraj gazetoj kaj agentejoj el eksterlando [[4]], raportas preskaŭ senescepte kritike kaj pri apartaj temoj je politika intereso pri Kubo kaj ties registaro. Agentejoj kiel CNN kaj BBC havas raportejojn konstantan en Havano. La posedo de satelitaj antenoj estas strikte malpermesitaj. Aliron al Interreto funkcias en Kubo ĝis nun nur pere de satelito, ĉar Kubo ne ricevas aliron al la vitrofibraj kabloj kiuj ĉirkaŭas ĝin, pro la bojkota malpermeso de Usono. Ĉiuj institucioj, interalie sciencaj, kuracistaj kaj edukaj, kaj ankaŭ la komputilejoj de ĉiuj urbaj distriktoj ('municipio') havas aliron al la kuba intrareto. En februaro 2007 Kubo publikigis la t.n. beta-version de la propra serĉilo nome "2x3". Konsulteblas 150.000 oficialaj paĝoj, sciencaj, kulturaj, politikaj, ekz-e de la ŝtata gazetaro (kaj interalie la paroladoj de Fidel Castro). Estas planita la anstataŭigo de Vindozo per Linukso kaj submara ligo inter Venezuelo kaj Kubo per vitro-fibra kablo. Kuba Informa Agentejo (ACN) (ankaŭ en Esperanto)La Kuba Informa Agentejo (nacia nomo:Agencia Cubana de Noticias), fondita la 21-an de majo 1974 en Havana, prezentas modestan elekton de informojn ankaŭ en Esperanto. Temoj estas ĉefe registaraj anoncoj, oficialaj vizitoj de ŝtatestroj kaj gravaj sciencaj kaj kulturaj aranĝoj. La indikilo al interesaj lokoj montras turismajn vidindaĵojn. Redaktoroj: Maritza Gutierrez, Yanelys Concepción, Aurora Fibla, Alejandro González Esperanto-movadoVidu apartajn artikolojn: Esperanto-movado en Kubo, Kubaj esperantistoj kaj Kuba Esperanto-Asocio (KEA) Retaj ligiloj
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.