Kurosawa Akira

Article on other languages:

Kurosawa Akira
Kurosawa Akira
japana reĝisoro
Naskiĝo 23-a de marto 1910
Omori, Tokio, Japanio
Morto 6-a de septembro 1998
Setagaya, Tokio, Japanio
Vidu ankaŭ biografian portalon

KUROSAWA Akira (Hepburn/Kunrei) ,黑澤 明 [kuro-saŭa akira] (23-a de marto 1910 - 6-a de septembro 1998) estis japana reĝisoro, produktisto, kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiel longan kaj laŭditan.

Vivo

Kurosawa naskiĝis la 23-an de marto, 1910 en Omori, Tokio. Dum sia vivo, li spertis la ŝanĝon de Japanio de neindustriigita lando kun ambicioj militcelaj al pacema potenco ekonomia. Kvankam oni memoras lin pleje pro liaj filmoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, li daŭre direktis kaj verkis filmojn ĝis sia morto. Li mortis la 6-a de septembro, 1998 en Setagaya, Tokio.

Verkado

Multaj el la plej konataj filmoj de Kurosawa sceniĝas je la feŭdisma epoko de Japanio, proksimume inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj. Multe el la plotoj estas adaptaĵoj de la verkaro de Ŝekspiro, ekzemple "Ribelo" (Ran) (bazita je King Lear) kaj "La Aranenesta kastelo" (Kumonosu jo) (bazita je Macbeth). Je Kakushi toride no san akunin ("La tri aĉuloj el la kaŝata fortreso"; 1957), rakonto pri princino, ŝia generalo, kaj du malspritaj bienistoj, George Lucas taksas kiel influo de sia filmaro Star Wars. Inter aliaj filmoj troviĝas Rashomon, Shichinin no samurai ("La sep samurajoj"; poste adaptita kiel kaŭboj-filmo The Magnificent Seven "La sep mirinduloj") kaj Yojimbo (la bazaĵo de la filmo de Sergio Leone, Per un pugno di dollari("Por Pugnopleno de dolaroj"). Kurosawa direktis ankaŭ filmigojn de romanoj rusaj: Dersu Uzala k.a.; kaj krimfikciaĵo Tengoku kaj jidoku ("Paradizo kaj Infero", bazita sur novelo de Ed McBAIN).

Kompleta filmlisto de Kurosawa

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.