Mapo de latin-amerikaj landoj (hispanaj, portugalaj kaj francaj). Belizo ankaŭ havas grandan hispanlingvan homaron.
Latin-Ameriko estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la Hispana, la Portugala, aŭ la Franca. Latin-Ameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sudameriko krom Gvajano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).
Strange, oni neniam kunkalkulas franclingvajn ejojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebekio. Tio eble montras, ke la prefikso Latin- ne nur indikas lingvon, sed ankaŭ kulturon kaj vivmanieron.
La koncepton "Latin-Ameriko" enkondukis francoj (Amérique Latine) por pravigi la intervenon de franca imperiestro Napoleono la 3-a en Meksiko. Komparu Iberameriko.
Portugala Latin-Ameriko (aŭ "Luzitan-Ameriko"):
Franca Latin-Ameriko:
Hispana Latin-Ameriko (aŭ "Hispanameriko"):
vidu ankaŭ: Merkosudo
Eksteraj ligiloj
- http://www.comunidadandina.org/endex.htm
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/business/4079505.stm
- http://www.coha.org
- http://www.ericdigests.org/pre-923/latin.htm
Vidu ankaŭ jenon:
|