|
Gravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo - Brazilaj geesperantistoj Leopoldo KNOEDT (naskiĝis en 1921, mortis la 25-an de julio 2000 en Lauro de Freitas) estas unu el la ĉefaj brazilaj esperantistoj, Honora Membro de UEA, fakdelegito pri tradukado kaj vortaroj, membro (1986-1995) de Akademio de Esperanto. Liaj gepatroj estis aŭstroj kaj li denaske parolis la portugalan kaj la germanan lingvojn. Li ankaŭ lernis la anglan kaj laboris ĉe kontoro de usona firmao en Brazilo. Li lernis Esperanton en 1955, tuj aliĝis al UEA kaj baldaŭ poste ekinstruis la lingvon universitate. Li tradukis la librojn Elektitaj Poemoj (Castro Alves), La Luzidoj (Luís Vaz de Camões), A Raça Menina (el Infana Raso de William Auld), La Balado de Prizono Reding (Oscar Wilde), La Morto de Kinkas Akvobleko (Jorge Amado), Infero, la unuan libron de la Dia Komedio de Dante Alighieri, Vivoj sekaj de Graciliano Ramos kaj plurajn aliajn. Lia voĉo aŭdeblas en la KD La Korvo (kun la muzikestro Flávio Fonseca). Je eduka kampo, li adaptis la Zagreban Metodon al la portugala. Pluraj verkoj kaj tradukoj de Knoedt atendas eldonon, i.a., Amazonia Urno. Ekstera ligilo |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.