"Kiu povas esti ĉiam libera? Kiel oni povus esti tia kontraŭ la maliculoj, la sensciuloj, la fanatikoj, kiam ili plejfortas?" (André Comte-Sponville)
Ekonomia libereco
En la ekonomia kampo, libereco signifas povi elekti, ne esti limigita aŭ devigita, ĉu per naturo, ĉu per institucio. Monopolisto povas pli libere fiksi prezojn ol ajna entrepreno, kiu troviĝas en la merkatakonkurenco. Tiu, kiu havas pli altan valoron ekonomian (aŭ merkatan), havas pli da libereco ol tiu, kiu ne ĝin havas.
esti for el ajna engaĝiĝo (ĉu aminduma, kooperativa), libera por fari kion ajn deziru (ene la limoj de sia propra elgaĝiĝo, ekde oni ĝin elektis), inklude komenci novan engaĝigon aŭ eksperimenti novaĵojn;
povi finfine eliri la gepatran hejmon;
povi elekti tra ekzistantaj alternativoj, aŭ, libera elekto, propra volo vidu ankaŭ pi sube la filozofia senco);
Povas ankaŭ esti uzita onidire kiel havanta liberan tempon - esti en ferioj, aŭ simple en kelka momento kie oni ne devas fari laboron kaj povas fari kion ajn deziru.
Ni tiuteme pripensu la diron de la araba aŭtoro Ĉaddad (ofte kaligrafiita de Hassan Massudy): "Antaŭenpaŝu, kaj vi estos libera"
Filozofio: problemo de la libereco:
ĉu la agoj de homo estas aŭ povas esti "liberaj"? Tio implicas sub- kaj antaŭ-problemojn:
Kion oni konceptas pri "libereco", se foresto de ĉia determino, ĉu tio malsamas el hazardo, kaj kio povas estis ties valoro?
Kaj ĉe tiu kazo, ĉu povas ekzisti tia libereco, kontraŭ la nun konata scienca, psiĥologia, ktp, determinoj ? (Ekzemple Spinozo opiniis, ke libereco estis iluzio, ke tio ne ekzistis, ĉar ĉio estas determinita. Multaj filozofoj kaj teologoj, klopodis "savi" ian ideon pri liberelekto de la homa menso, ĉar tio havas gravajn implicojn rilate la kristanan fidon, kaj Savo (vidu la ideojn de Kalvino, kaj Jansenismo rilate la antaŭdestinismo), kaj pli ĝenerale Moralo, kaj nocio de Bono kaj Malbono (vidu ankaŭ Kantio)
ĉu libereco estas io alia ? sinrealigo? trovo de sia plej propra kaj profunda si mem? sed denove kiel povatas difini kaj certigi pri tio? kaj kiuj valoroj privilegii ? (vidu Devoj al si mem), kia rilato kun moralo, certaj teologioj, (vidu interalie hindua filozofio)
Ĉi tiu paĝo estas apartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo. Bonvolu elekti. – Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo, aŭ legu ĉi tion.