Poll without page-refresh
Article on other languages:
Loĝantaro estas la sumo de la homoj , kiuj loĝas en difinita areo (ekzemple urbo , lando aŭ la tuta mondo ). Ĝi daŭre ŝanĝiĝas per kreskoj (naskoj kaj enmigrado ) kaj perdoj (mortoj kaj elmigrado ).
Kiel ĉiun biologian populacion ankaŭ la homan limigas la provizo de nutraĵoj , la efiko de malsanoj kaj aliaj faktoroj de la medio. La evoluon de la loĝantaro influas krome sociaj kutimoj kaj tradicioj kaj la evoluo de scienco kaj tekniko (ekzemple la medicino reduktis la mortokvanton kaj plilongigis la vivodaŭron).
La scienco , kiu studas la evoluon de la loĝantaro nomiĝas demografio . La statistiko kolektas datenojn (= donitaĵojn) pri la loĝantaro kaj analizas ilin.
Nombro de la loĝantoj de elektitaj ŝtatoj
lando
loĝantoj
en milionoj
denseco de
la loĝantaro
en loĝantoj
sur km²
stato de
Belgio
10,289
334
julio 2003
Britio
kaj Norda Irlando
60,075
244
januaro 2002
Danlando
5,384
124
2003
Germanio
82,537
231
decembro 2002
Finnlando
5,211
17,1
2003
Francio
60,181
110
2003
Grekio
10,596
80
januaro 2002
Irlando
3,873
53
januaro 2002
Italio
57,716
192
2002
Kolombio
41,243
36,21
januaro 2006
Luksemburgio
0,452
174
2004
Nederlando
16,3
481
2004
Aŭstrio
8,141
96
januaro 2002
Portugalio
10,303
108
januaro 2002
Svedio
8,976
20
februaro 2004
Svislando
7,318
176
2003 (fonto )
Hispanio
46.063
91,2
2008
Usono
290,342
31
julio 2003
Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj
http://www.destatis.de/themen/d/thm_bevoelk.php
http://www.destatis.de/gv/suche_gv2000.htm
http://www.statistik.at/blickgem/index.jsp