Marko Antonio

Article on other languages:

Marko Antonio (ĉ. 831-a de aŭgusto 30 a.K.) estis romia generalo, kiu estis parto de la dua triumviraro. Li batalis kontraŭ la respublikanoj kune kun Julio Cezaro kaj Oktavio en la finaj tagoj de la Romia Respubliko. Sed post kiam la respublikanoj estis fine venkitaj en la Batalo de Filipio, li luktis kontraŭ Oktavio pri la imperio mem. Kvankam Antonio klare estis pli bona generalo ol Oktavio, lia pasia amoro por Kleopatra tordis liajn juĝon kaj agojn, kaj li estis fine venkita de Oktavio en la marbatalo de Aktio.

Antonio unuafoje renkontis Kleopatran en -41 kaj edzinigis ŝin en -37.

Antonio diris, ke Herkulo estis lia praulo kaj Bakĥo lia modelo. Kaj Antonio ja estis diboĉa en paco, sed en milito estis virta kaj, post la morto de Julio Cezaro, la plej bona generalo de Romio. Li partoprenis en la tri decidigaj bataloj de sia tempo: Farsalio (-48) kun Julio Cezaro kontraŭ Pompeo, Filipio (-42) kun Oktavio kontraŭ Marko Bruto kaj Aktio (-31) kun Kleopatra kontraŭ Oktavio. Li estis venkita nur en la lasta.

Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Eksteraj ligiloj

  http://www.ancientlibrary.com/wcd/Marc_Antony
  http://ama.sgu.ru/ama07/ama0707.html
  http://centant.pu.ru/centrum/publik/kafsbor/mnemon/2002/belkin1.htm
  http://www.gutenberg.org/etext/674

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.