|
Article on other languages:
|
Misurio (angle, Missouri [Miz-UR-i]) estas ŝtato de Usono. Ok ŝtatoj limas Misurion (Tenesio estas la nura alia ŝtatoj kun ok limoj). Norde estas Iovao, nordokcidente estas Nebrasko, okcidente estas Kansaso, sudokcidente estas Oklahomo, sude estas Arkansaso, sudoriente estas Tenesio, kaj oriente estas Kentukio kaj Ilinojso. La Misisipo estas la orienta limo kaj la Misuro fluas tra la centra parto de la ŝtato. La ŝtato nomiĝis pro la rivero Misuro (Missouri), ilinoja vorto por "urbeto de la grandaj kanuoj" aŭ "ligna-kanua popolo". Ĝi estis parto de la Luiziana Teritorio kaj fariĝis la 24-a ŝtato je la 10-a de aŭgusto 1821.
Historio
GeografioLa norda duono de la ŝtato (norde de la Misuro-Rivero) estas parto de la Grandaj Ebenaĵoj. Laŭ la Misisipo-Rivero estas flusa ebenaĵo. La sudorienta parto estas sur la New-Madrid-Faŭlto. En la sudokcidento estas la Ozarks, antikva plataĵo, kiu estas malebena. La Ozarks etendiĝas en Arkansason, Oklahomon kaj Kansason. Grandaj urbojKansasurbo (loĝantaro: 441.545) estas la plej granda urbo en Misurio, la dua plej granda urbo estas Sankta-Luizo (350.705), kaj Springfield (151.580) estas la tria plej granda urbo. Sed la loĝantaro de la aglomeraĵa statistika areo (MSA) de Sankta-Luizo estas 2,5 milionoj kaj la loĝantaro de la MSA de Kansaso Urbo estas du milionoj.
La "Gateway Arch" en Sankta-Luizo.
EkonomioLa ekonomio de Misurio baziĝas sur agrikulturo, industrio, minoj kaj turismo. Agrikulturo estas ĉefe bovaĵo, porkaĵo, sojfabo kaj kortobirdoj. Vinfarejojn oni povas trovi proksime de Hermann (Misurio) kaj Saint James (Misurio). Industrio estas ĉefe aerokosmo (Sankta-Luizo), manĝaĵa traktado (sudokcidenta Misurio) kaj kemio. Misurio estas la plej granda produktanto de plumbo en Usono (orienta Ozarks). Ankaŭ kalko estas minata. Turismaj lokoj inkludas Sankta-Luizon, Hannibal (Missouri) (knabaĝa hejmo de Mark Twain), Lake of the Ozarks (centra Misurio) kaj Branson (Misurio) (Kontreaj teatroj kaj lagoj). ŜoseojMultaj ŝoseoj transiras Misurion, inkluzive interŝtatajn ŝoseojn kaj usonaj ŝoseoj. Misurio havas ĝia propra ŝosea sistemo kaj aro de sekundaraj ŝoseoj kiu numeriĝis kun literoj. Misurio estis unu el ok ŝtatoj kiu estis lokita sur historia Ŝoseo 66. Interŝtata Ŝosea Sistemo
Usona Ŝosea Sistemo
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.