|
Article on other languages: |
Oŭare estas ludo. La ludtabulo estas rektangula tablo kie oni elkavigis du vicojn enhavantajn po ses kavoj. Ĉe la tabloekstremoj estas du pluaj kavoj, iomete pli grandaj, kiuj estas tenejoj por la kaptitaj ludpecoj. 48 semoj aŭ ŝtonetoj estas uzataj kiel ludpecojn.
MovoLa komencanto elektas unu el la propraj kavoj kaj prenas ĉiujn semojn kuŝantajn tie. Poste, li-ŝi portu ilin laŭ kontraŭhorloĝa direkto 'semante' ilin unuope en ĉiun kavon trovitan sur la vojo. La kontraŭulo ludos poste sammaniere. Tiel la ludantoj alternos siajn ludvicojn. Eblas okazi, ke kavo enhavas 12 aŭ pli da semoj. Do ties semado turniros la ludtabulon pli ol unu fojon. Tiuokaze, ludanto komencanta ekde tiu kavo ne semu en ĝin. Tio estas: eka kavo restu malplena post semado. KaptojKiam la semo laste semita dum vico falas en kontraŭulan kavon, amasigante tie 2 aŭ 3 semojn, la semanto kaptas tiujn 2 aŭ 3 semojn metante ilin en sian tenejon. Se tiuj kavoj tuje antaŭaj aŭ malantaŭaj al la kaptejo, enhavas 2 aŭ 3 semojn, ankaŭ ĉi tiujn la semanto kaptu. Tiamaniere eblas kapti ĉe sinsekvo de kavoj. Semanto haltigu sian multnombran kaptadon ĉe kavo enhavanta pli ol 3 semoj aŭ malpli ol 2. Ĉiel, memoru, ke kaptoj nur eblas ĉe malamikaj kavoj. Ekzemplo: Eka ekzempla pozicio sur la maldekstra bildo. Oni ludas ekde kavo 'E' semante 6 semojn... Pozicio post movo, sur la dektra bildo. Ĉar la laste semita semo falis en kavon 'e', kio estas malamika kavo, kaj oni amasigis tie 3 semojn, seminto kaptu tiujn 3 semojn kaj ankaŭ tiujn 2 en 'f', tiujn 2 en 'd' kaj tiujn 3 en 'c'. Entute 10 semoj estas kaptitaj. Sube, jen la rezultato de tiu movo: Specialaj Kazoj
Kiu Venkas?Kiel klarigite, partio finiĝas kiam kaptoj maleblas aŭ kiam ludanto ne povas plu movi. Tiam, kalkulu la enhavon de la kavovicoj. Kiu pli da semoj posedas, tiu venkas. Logike, indas konsenti pri fino de partio, se ludanto amasigis pli ol 24 semoj en sia tenejo. Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj |
|||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.