|
Article on other languages:
|
Lando de origino : Portugalio La portugala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj. Origino de la portugala lingvo La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj : unu branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia sude, nomita muslin-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodoj - la arĥaika portugallingvo (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la moderna portugallingvo (15-a jarcento ĝis nun).
StrukturojPrononco
Fonemiko a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)]*, s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ]**, z [ze] - krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dablju aŭ duplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).
Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn : á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ü (ĉi-lasta "ü", en Brazilo nur, ne reprezentas la franca u au la germana ü, sed /ŭ/ post g aŭ q : lingüiça = lingŭisa). Ankaŭ estas la cedilja 'c ç /s/, kaj la duliteroj ch (kiel esperanta ŝ), "lh" /ʎ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" /ɲ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k', tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj. Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭa fonemo. En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj : ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom da) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/. La plej grava en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala silabo povas estas forta, duonforta aŭ malforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononciĝas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvo kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (estas). La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo. Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado. Forta silaboForta silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (ia brazila birdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto. La meto de forta silabo en vorto dependas nur de etimologio. Sekve, oni devas koni la prononcon en la latina lingvo por scii la fortan silabon en la portugalan. MorfologioEstas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala : flekseblaj kaj neflekseblaj. Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj. Artikoloj : povas esti aŭ definita aŭ nedefinita. La definita povas esti maskla singulara (o), maskla plurala (os), ina singulara (a) kaj ina plurala (as). La nedefinita povas esti maskla singulara (um), maskla plurala (uns), ina singulara (uma) kaj ina plurala (umas). Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la "ĉefaj" kiu indikas la kvanton kaj la "ordaj" kiuj indikas la rangon.
Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon). Personaj pronomoj : eu (mi), tu (ci), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi), eles (vira ili), elas (ina ili). Ne estas io kiel ĝi, oni, sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós outros" por traduki la esperanta ni. "A gente" (laŭlitere la gento) estas nepersona ni, uzata kiam la parolanto metas sin en la amaso de homoj (granda aŭ malgranda) kiu agas kiel nur unu individuo. "Nós outros" estas la ekskluda ni, t. e., "ni sen vi". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale ne estas uzata "tu" (ci) aŭ "vós" (vi), sed "você" (plurale "vocês"); "tu" oni uzu por enfazo (tiu enfazo varias regione). Vós oni uzas kiel "vi" al unu persono nur en religia preĝoj aŭ arĥaisma parolado kaj en pluralo en nur en Portugalio. Havas du tipoj de "nomoj" en portula lingvo : substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko + tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari pluralo oni metas -s post la tema vokalo, se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, ekscepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klare): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knabino), lebre/lebres (leporo/leporoj), lapis/lapis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn. La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro. Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Havas tri tempoj (futura, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivon, indikativon kaj imperativon), tri aspektojn (perfektan, pluolperfektan kaj daŭran) kaj ses personojn. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn. Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive). Konjukcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp. Sintakso La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je): Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron), En la brazila variaĵo de la lingvo, kiu estas pli konservema ol la portugala, estas tutlibera la metado de adverbo, inkluzive "não" (ne). La portugala variaĵo por prozordaj kialoj fariĝis pli rigida ekde la 17-a jarcento: Não sei/Sei não (mi ne scias). Kurioza fenomeno en portugallingva sintakso estas la "ekscitiĝo" de kelkaj vortoj sur la akuzativaj pronomoj. Estas kompleksa fenomeno por montri ĉi tie. ParolantojJen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas oficiala lingvo :
Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Mumbajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio. NOVA ORTOGRAFIOEkde januaro de 2008, la landaro de la Komunumo de landoj de la portugala lingvo, nome: Angolo, Brazilo, Kabo-Verdo, Gvine-Bissaŭo, Mozambiko, Portugalio, Sao-Tomeo kaj Principeo, kaj Orienta Timoro – uzan la unuiĝintan ortografion. ORTOGRAFIAJ ŜANĜIĜOJ EN LA JARO 2008. - La paroksitonoj kun duobla ”o”-termino ne plu portos cirkumflekson. Anstataŭ “abençôo”, “enjôo” aŭ vôo, ĉiuj skribiĝos kiel “abençoo” kaj “voo”. - Estis ŝanĝitaj la reguloj pri la uzado de dividostreko en la mezo de la vortoj. La dividostreko malaperos en la mezo de la vortoj, krom tiuj en kiuj la prefikso havas la finaĵo ‘r’, kaze de “hiper”, “inter-“ kaj “super”. Pro tio oni skribos “extraescolar”, aeroespacial” kaj “autostrada”. - Oni ne plu uzos la cirkumflekson ĉe la triaj personoj de la pluralo de la prezenco de la indikativo, nek ĉe la substantivo de la verboj “crer”, “dar”, “ler”, “ver” kaj ĝiaj derivaĵoj. Estos korektaj la formoj “creem”, “deem”, “leem” kaj “veem”. - Oni kreis kelkajn kazojn de duopla formo por fari distingon, kiel, rkzemple, la uzado de dekstrakorna akcento ĉe la unua persono de la pluralo de la perfekta preterito de verbos de la unua konjugacio, kiel ekzemple, “louvámos” en kontrasto kun “louvamos”, kaj “amámos” en kontrasto kun “amamos”. - La tremao (brazila) tute malaperos. Estos korekte skribi “linguiça”, “sequência”, “frequência” kaj “quinquênio”, anstataŭ lingüiça, seqüência, fregüência kaj qüinqüenio. - La alfabeto havos 26 literojn anstataŭ nur 23, inkludante la literojn “k”, “w” kaj “y”. - Ne plu uziĝos la akcenton por distingi inter “pára” (verbo) kaj “para” (prepozicio). -En Brazilo la dekstrakorna akcento foriĝos de la malfermitaj diftongoj “ei” kaj “oi” de la paroksitonaj vortoj kiel “assembléia”, “idéia”, “heróica” e “jibóia”. Korektaj formoj estos assembleia, ideia, heroica e jiboia; - En Portugalio malaperos ĉe la skribita lingvo la “c” kaj “p” en vortoj, kie ili ne prononciĝas, kiel en “acção”, “acto”, “adopção” e “baptismo”. Ĝustaj estos: ação, ato, adoção e batismo. - Ankaŭ, en Portugalio, foriĝos la iniciala “h” en kelkaj vortoj, kiel “húmido”, kiu estos skribita (same kiel en Brazilo) kiel “úmido”. - Portugalio konservos la dekstrakorna akcento super la “e” kaj la “o” antaŭ “m” aŭ “n”, dum Brazilo daŭre uzos circumflekson ĉe ĉi tiuj vortoj, tiele: académico/acadêmico, génio/gênio, fenómeno/fenômeno, bónus/bônus.
MUDANÇAS ORTOGRÁFICAS A PARTIR DE 2008 (rete eldonita). Vidi ankaŭEksteraj ligiloj
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.