|
Article on other languages:
|
Prostitu(ad)o (Noto) estas ago de homo, pli ofte virino ol viro, pli ofte relative juna, kiu seksumas pro aŭ por mono.
HistorioKelkaj kliŝe nomas ĝin "la plej malnova profesio", ĉar ekde la antikveco homoj sin prostituas. En frua historio, prostituo estis foje ligita al religio, kiel en Babilono kaj la orienta baseno de Mediteraneo. En aliaj tempoj kaj/aŭ regionoj, geprostituitojn forpelis la normala socio. En kelkaj aliaj ili havis agnoskitan lokon. Dum la eŭropa Mezepoko, prostituitinoj havis gravan socian rolon, eĉ elektigis tri papojn per sia influo kaj monkontribuoj. La mezepoka eklezio ne kondamnis virinan prostituiĝon, nur regulis kie ĝi povus okazi, kaj bordeloj bezonis episkopan aŭ reĝan permeson; prostituitinoj povis frekventi di-servon kaj donaci malkaŝe al la eklezio, kiel oni povas vidi en la franca katedralo Dipatrino de Parizo, kies vitralon donacis prostitua gildo. Estis eĉ papaj dokumentoj kiuj malpermesis fizikajn aŭ moralajn agojn kontraŭ prostituitinoj, kvankam ili kondamnis prostituon teorie. Sintenoj rilate al prostituoLeĝeLeĝe estas tri pozicioj pri la afero:
En la lastaj du grupoj, depende de la ŝtato, oni jen kaj jen permesas sindikatojn kaj asociojn de geprostituitoj, sociajn rajtojn kiel emeritecon, senpagan ŝtatan sanservon ktp, sed kondamnas perforton kaj ekspluatadon, unuavice de neplenkreskuloj.
"Ruĝa kvartalo" en Amsterdamo
EtikeEtike estas aliaj problemoj. Evidente la plejparto de geprostituitoj ne prostituas sin volonte, pro ŝato de tia maniero seksumi, sed pro mizero aŭ bezono de mono por aĉeti drogojn. Sed oni ne eliminos mizeron aŭ aĉetadon de drogoj perfortante geprostituitojn. Oni ne finos prostituadon perforte, sed nur kiam oni eliminos sociajn problemojn, kiel mizeron aŭ droguzon, kiu kondukas al prostituado. Kio estas pli hontinda: permesi prostituadon aŭ permesi mizeron? Aliflanke, la t. n. kliento troviĝas en situacio de fakta avantaĝo. Li aŭ ŝi povas elekti prostituist(in)on laŭ siaj plaĉo kaj buĝeto, dum ĉi tiu en plej oftaj kondiĉoj ne povas elekti aŭ rifuzi klienton. Al kiu amoras al geprostituitoj estas penso de, ke aliulo ne faras amoron pro amo, amikeco aŭ ĝuo, sed nur por mono, tio estas malagrabla penso, sed tamen multaj uzas tion, ĉu ŝate, ĉu surogate (adosleskanta viro, fremdulo, maljunul(in)o, ktp - ) tiuj aŭ rezignas amoron, aŭ agnoskas la bezonon pagi por tio. Tiurilate kelkaj rimarkigas, ke multajn fojojn eĉ en "normala" orda socio ne estas alia kvalito por altiri parulon krom mono. Lingva notoLa baza vorto en esperanto estas la transitiva verbo prostitui, jam en si mem tre longa, kaj speciale maloportuna okaze de derivaĵoj kaj kunmetoj. Tial, indiferente pri la nuanco, oni nomas "prostituito" ne nur tiun efektive prostituitan de iu alia, sed ankaŭ prostituiĝinton (t.e. kiu prostituas sin mem). Anstataŭ "prostituitino", inter multaj sinonimoj, oni povas diri amovendistino, amoristino, ĉiesulino, ankaŭ putino, kvankam ĉi tiu vorto estas pli vulgara. Viran prostituiĝinton oni povus nomi, metafore, "*puto" (ankaŭ piĉo havas du signifojn tute malsamajn, ekzemple), sed ĝis nun oni tion ne faris. Juna viro, kiu prostituiĝas por pli maljunaj virinoj, estas "ĝigolo". Sinonimoj de "prostituejo" estas "putinejo" kaj "bordelo". Vidu |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.