Protelo

Article on other languages:

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Protelo
Protelo
Protelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Hienedoj Hyaenidae
Genro: Protelo Proteles
Specio: P. cristatus
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Binoma nomo
Proteles cristatus
Sparrman 1783
Vivregiono de Proteles cristatus
Vivregiono de Proteles cristatus

Protelo (Proteles cristatus) estas genro de Afrika mamulo parenca al la hieno, kiu fosas kaŝejojn en la tero (aŭ tre ofte okupas la jam fositajn nestojn de orikteropoj). Kvankam membro de la hienedoj, la protelo estas multe malpli feroca, malpli fortika, kaj malpli granda ol la tipaj hienoj. Ĝi povas manĝi malgrandajn mamulojn aŭ birdojn, sed preferas insektojn, ĉefe termitojn, ne predaĵojn aŭ kadavrojn kiel siaj kuzaj hienedoj. Matura protelo tipe longas 55-80 cm (sen enkalkuli la 20-30 cm da vosto) kaj altas 45-50 cm ĉe la ŝultroj. Pro la sinkaŝemo kaj ĉefe dumnokta aktiveco, la protelo ne estas multe esplorita. Ili vivas dise, unuope, kvankam kelkfoje pluraj patrinoj dividas komunan neston (kaj laŭraporte suĉigas ankaŭ la idojn de la samnestaninoj).

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.