|
Article on other languages:
|
La pulmo estas organo de la spira sistemo kaj interkonektiĝas kun la sangocirkula sistemo de la aer-spirantaj vertebruloj. Ĝia funkcio estas la ŝanĝo de oksigeno de la aero kun la karbon-dioksido de la sango. La homa pulmo konsistas el du partoj, dekstra kaj maldekstra, kiuj okupas la torakon, kiu krome enhavas la koron kaj la ezofagon. La dekstra alo de la pulmo konsistas el tri loboj (supra, meza, malsupra), la maldekstra el du (supra, malsupra). La pulmo de meza adolto pezas iom pli ol kilogramon kaj grandas ĉ. 1,7 litrojn (ne kalkulante la aeran enhavon).
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.