Raŭmismo

Article on other languages:

Raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al esperanto la principon de la moderna lingvistiko, laŭ kiu ĉiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo"[1].

Historie raŭmismo estas precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "Literatura Foiro", sur kies paĝoj ĝi estas multe diskutita kaj evoluigita. Fakte el tiu opinimovado fontis la Pakto por la Esperanta Civito en aŭgusto 1998, kvankam unu kunverkinto de la Manifesto (Jouko Lindstedt, eksredakciano de "Literatura Foiro") trovas la Pakton kontraŭa al la manifesta spirito. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop, la studmaterialo de la simpozio pri "Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo" apud Varsovio 1984, la Konkludoj de Segedo 1988.

Enhavo

Vidu ankaŭ

Pri la strategio de la Esperanto-movado:

Eksteraj ligoj

Kritike kontraŭ raŭmismo

Notoj kaj fontoj

  1. Raŭmismo

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.