Poll without page-refresh
Article on other languages:
Ray Charles
Bazaj informoj
Naskonomo
Ray Charles Robinson
Alie nomata
Ray Charles
Kromnomo
Brother Ray (Frato Ray)
Naskiĝo
23-a de septembro 1930
Albany , Georgio , Usono
Deveno
Greenville , Florido , Usono
Morto
10-a de junio , 2004
Beverly Hills , Kalifornio , Usono
Ĝenroj
ritmenbluso , soulo , bluso , popmuziko , kontreo , gospelo , pianobluso , kontrea bluso , kontrea soulo , soula bluso
Profesio
Kantisto , kantverkisto, muzikisto, aranĝisto, bandestro
Instrumentoj
piano
Aktivaj jaroj
1947 – 1994
Eldoninto
Atlantic , ABC , Warner Bros. Records
Parencaj
temoj
The Raelettes , Quincy Jones , Betty Carter
TTT
http://www.raycharles.com
Signifa instrumento
kantado , piano , saksofono
Ray Charles ROBINSON (23-a de septembro , 1930 – 10-a de junio , 2004 ), pli bone konata laŭ la kromnomo Ray Charles , estis usona pianisto kaj kantisto kiu formis la stilon de ritmenbluso . Li aldonis soulan sonon al kontrea muziko kaj popmuziko .
Frank Sinatra diris ke li estis "la nur vera genio en la muzikindustrio" kaj en 2004, la gazeto Rolling Stone vicigis lin kiel n-ro 10 en la listo de la 100 plej bonaj muzikistoj el historio.