|
Article on other languages:
|
Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
EtimologioEn la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno". La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto kaj en la politikaj paroladoj de Katono de la 3-a kaj 2-a jarcentoj a.K.). Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton. Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi, retroligi). Laŭ li, la origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo. Laŭ la franca lingvisto Émile Benveniste, religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la gedioj. ReligiojĈefa artikolo: Listo de Religioj Babismo - Bahaa Kredo - Budhismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo -Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Orfeismo - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo --- Kulto Listo de religioj laŭ grandecoLaŭ grupojLa nomon ĉiam sekvas nombro de kredantoj. Oni diras, ke en la mondo ekzistas 5 aŭ 6 ĉefaj mondaj religioj (tio estas la unuaj ĉe la listo).
Oni ofte diskutas pri Ateismo, ĉu ĝi estus inkluzivita kiel religio - se jes, tiam ĝi troviĝus ĉe la tria loko kun 1,1 miliardoj da "kredantoj". Ankaŭ ekzistas multaj pli malgravaj sektoj kaj novaj religioj, ekzemple Oomoto aŭ (se oni pretas konsideri ĝin religio) Scientologio. Laŭ nombrojLa plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
Sanktaj librojAvesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon - Persa Bayán - Kitáb-i-Aqdas Aliaj spiritismaj libroj: Kurso pri mirakloj Religiaj fondintoj kaj filozofojMoseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mani - Mohameto - Báb - Bahá'u'lláh Dioj / MitologioĈefa artikolo: Listo de dioj Afrodito - Alaho - Apolono - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Izisa - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso Sanktaj lokoj kaj pilgrimejojCiono - Delfoj - Epidaŭro - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo - Szczyrk Górka - Bahaa Mondcentro Sanktaj agojKomunio - Meditado - Fasto - Pilgrimado - Preĝado - Almozdono - Sanktaj lingvojLatina lingvo - Greka lingvo - Sanskrito - Hebrea lingvo - Aramea lingvo - Araba lingvo - Persa lingvo - Ioruba Lingvo Postmorta ekzistoInfero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarniĝo Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ jenon:
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.