|
Article on other languages: |
Ritmo. Zamenhof adoptis la severan german-rusan metrikon. Laŭ tio, la sinsekvo de la silaboj akcentaj (-) kaj senakcentaj (o) naskas verspiedojn duopajn (jambo: o-; trokeo: -o) aŭ triopajn (daktilo: -oo; anapesto: oo-) kaj ĉiu verso konsistas el egalaj piedoj, do estas aŭ jamba, aŭ trokea, daktila, aŭ anapesta. Krome piedoj povas kombiniĝi, sed nur jambaj kun anapestaj (leviĝa skemo), aŭ trokeaj kun daktila (malleviĝa skemo). La marŝmaniero de la verso do devas resti la sama: aŭ leviĝa, aŭ malleviĝa. Ekzemploj: jamba verso: Sed jam Zamenhof moligis la nepran severecon de la Rusa. Licencoj (poeziaj permesoj) uzitaj de li estas: 1. Trokea komenco de jamba skemo: 2. Ŝvebo, t. e. paŭzo de R per tio, ke duonakcenta vorto (enklitiko) sekvanta akcenton (apostrofitan substantivon) tute perdas sian akcenton. Ekzemple: 3. Stumblo, t. e. escepta anapestigo aŭ daktiligo de jambaj aŭ trokeaj versoj kun la malpliigo de l' piednombro. Ekzemple: Iru eble hejmon pli taŭgan vi trovas. . (Kalocsay.) 4. Komenca dutrokeo en jamba verso: Per ĉi tiuj licencoj la Esperanta ritmo ŝajnas proksimiĝi al la pli libera latinida metriko, en kiu la ligiteco konsistas nur en la difinita silabnombro kaj en la cezuro, t. e. fiksita ripozo inter la du duonoj de la verso. Ankaŭ ĉi tiu Rusa-sistemo havas jam sian tradicion en Esperanto (Grabowski, Jaume Grau Casas). Provizore superregas la Zamenhofa sistemo (kun montritaj licencoj), sed ne estas maleble, ke la Esperanta metriko evoluos en la direkto de la pli liberaj skemoj. Sola licenco ne estas ebla en la Rusa ritmo, la karambolo, t. e. senpera sinsekvo de du akcentaj silaboj. Tio, pro la speciale forta akcentado Esperanta, efikas netolereble malagrabla. Pri la metriko vastan pritrakton oni trovas en „Lingvo, Stilo, Formo“ (1931), de Kalocsay kaj en „Parnasa Gvidlibro“ (1932) de Waringhien. Kroma literaturo: Parizot: „Esperanta versfarado kaj rimaro“ (1909); Grabowski: „Nova Antologio“ (fina noto, 1909); Kalocsay: „Eterna Bukedo“ (fina noto; 1931); Dante-Kalocsay: „Infero“ (fina noto; 1933); Parizot: „Pri la versarto en Ifigenio“ (Lingvo Internacia dec. 1911); T. Jung: „Pri la Esperanta poezio“ (HDE, 1 kaj 8 apr. 1927). KALOCSAY. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.