San Francisco (Kalifornio)

Article on other languages:

Dosiero:SanFranciscoSkyline.jpg

SanfranciskoSan-Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio.

Situo de San-Francisko en la ŝtato Kaliformio

Ĝi estis fondita en kio nun estas la kvartalo Mission fare de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.

Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.

Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la ŝnureg-tramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉ. 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.

San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").

En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.

La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.

La loka e-klubo estas la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO)


Vizitindaĵoj

  • Supermara ponto Golden Gate ("Ora pordego") Ora-Pordega Ponto
  • Telegrafa monteto (Telegraph Hill, belvidejo) kun Colt-turo
  • "Transamerika Piramido" (nubskrapulo)
  • Ŝnureg-tramo (cable car), kun propra muzeo
  • Insulo Alcatraz, eksa pun-malliberejo

Eksteraj ligoj


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.