|
Aŭstrio Supra (germane Oberösterreich [Obero(e)steraiĥ]) estas federacia lando de Aŭstrio. La ĉefurbo estas Linz.
Ĝia areo estas 11.980 km², ĝia loĝantaro 1,3 milionoj; per tio ĝi estas la tria plej granda provinco de Aŭstrio (aree post Stirio kaj Aŭstrio Malsupra, loĝantare post Vieno kaj Aŭstrio Malsupra).
Kvartaloj: Innviertel, Hausruckviertel, Mühlviertel, Traunviertel.
Vidindaĵoj: St. Florian.
Ĉe la landlimo inter Supra Aŭstrio kaj Malsupra Aŭstrio troviĝas la malgranda, sed ekonomie, historie, kaj kulture elstara, parte eĉ mondfama konata urbo Steyr [Ŝtejr].
|