Teksaso estis antaŭe parto de Meksiko (sub la prononco teĥas), sed poste disiĝis. Ĝi estis la Respubliko de Teksaso inter 1836 kaj 1845. Ĝi fariĝis la 28-a ŝtato de Usono la 29-an de decembro, 1845. Laŭ areo ĝi estas la dua plej granda subŝtato (post Alasko).
Teksasanoj havas reputacion de granda aplombo (kaj fieras pro tio).
Loĝantaro: 20.851.820 (2000) Blankuloj: 71,0% Nigruloj: 11,5% Azidevenuloj: 2,7% Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj: 0,6% Aliaj rasoj: 11,8% Du aŭ pli da rasoj: 2,5%
La ŝtato Teksaso dividiĝas en 254 kantonojn. Ĉiu kantono havas apartan demokrate elektitan registaron. Pro tio ke kantonoj formis dum la setlado de Teksaso, la konstitucie postulitaj oficoj de la kantono estas minimumaj. Ĉiu kantono devas havi elektitajn Kantonan Jugiston, Prosekutiston (prokuroron), Ŝerifon, kaj Aktuaron. La kantono ankaŭ devas havi Kantonan Komisionon kun kvar ĝis ok Komisiitoj. La Kantona Juĝisto estas ankaŭ la prezidanto de la Kantona Komisiono. La Kantona Komisiono samtempe faras lokajn leĝojn kaj administras la Kantonon. La Ŝerifo ankaŭ povas esti Impost-kolektisto. Kantonoj en Teksaso ankaŭ havas kvar aŭ pli da elektitaj Juĝistoj de la Paco. Ili ne devas esti trejnitaj.
La kutima teksasa kantono estas kvadrato de 50 km x 50 km (2 500 km2). Tiu formo troveblas precipe en la nordo. Sed multaj ne havas tian formon. La plej malgranda havas 381 km2 kaj la plej granda havas 16.079 km2