|
Article on other languages: |
La komunumo de la ursoj estas subkulturo ene de la geja komunumo. Estas konsiderataj ursoj al la gejoj kun fortika korpo kaj faciaj kaj korpaj viloj. La ursoj emas al vireco kaj multfoje eĉ ĝenerale malakceptas la inemon de la aliaj gejoj aŭ de la tuta GLAT-a kolektivo. Ekzistas multaj debatoj pri la ĝusta difinado pri kio estas "urso". Kelkaj pensas ke nur identigante sin kun la ursoj jam apartenas al tiu komunumo , aliaj argumentas ke por aparteni al la komunumo la viroj devas posedi unu el la fizikaj karakterizoj: granda korpo, viloj faciaj aŭ korpaj. La ursoj havas siajn proprajn ejojn por amuziĝo kaj multaj eventoj estas organizataj por tiu ĉi geja komunumo, en kiuj oni povas amikiĝi kun aliaj "ursoj", "ursidoj" aŭ "ĉasistoj". KomencojLa socia fenomeno de la ursoj naskiĝis fine de la 1980-aj jaroj, ene de la geja komunumo de Sankta Francisko (Kalifornio, Usono). Ĝi temas pri alternativa movado naskiĝinta kiel protesto al la prototipo de vira beleco reganta la socion, kiu konsistas el pligravigi la junan korpon, sveltan kaj senharan kiu estas laŭdata en la amaspublikigiloj.
Nuntempe ekzistas multaj periodaĵoj (Bear Magazine, American Bear, Husky, ktp.). Multaj hejmpaĝoj por kontakti ursojn. Ankaŭ estas pornaj kinoproduktejoj dediĉataj speciale al tiu ĉi kolektivo, kun kelkaj "steluloj" de la ursa pornografio, kiu eble la plej konata estas Jack Radcliffe. TerminaroTerminaro de la komunumo de ursoj:
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.