|
Article on other languages:
|
Usona piedpilko, estas konkurema teama sporto de la piedpilko-familio, kiu postulas rapidecon, movlertecon, strategion kaj korpan forton, kiam ludantoj ĵetas pilkon, kaj korpoblokas, atakas, kaj forkuras. La celo estas devigi la pilkon en la teritorion de la kontraŭulo, kaj en la finzonon. Tiu sporto nomiĝas "football" en Usono (dum futbalon oni nomas "soccer"). La pilko de usona piedpilko havas ovan formon kun pintaj finoj. Ofte, ĝi havas laĉon en unu flanko. Malgraŭ la nomo de la sporto la piedoj estas malprivilegiataj koncerne la pilkokontakton kaj servas precipe al kurado (kun la pilko enmane). Kvankam estas kelkaj similaĵoj kun futbalo (kiu malpermesas tuŝi la pilkon per la manoj); ekzemple estas "penala kadro" ĉirkaŭ la golejoj, kaj faŭlo en tiu kadro estas punata per 11-metra (12-jarda) penalo, la ludo pli similas al rugbeo. La sporto estas (apud bazopilko) unu el la naciaj sportoj de Usono; komence de ĉiu matĉo, eĉ inter du lernejklasaj teamoj, necesas kanti la nacian himnon. Eksteraj ligoj[1] Unuetaĝa Usono "Usona futbalo" en Esperanto Vidu ankaŭ
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.