Vaŝingtonio

Article on other languages:

Ne konfuzu ĝin kun Usona ĉefurbo Vaŝingtono.

Vaŝingtonio (angle, Washington [ŬOŜ-ing-tn], laŭ George Washington) estas en la nordo de la pacifika marbordo apud la kanada landlimo, kaj fariĝis la 42-a ŝtato de Usono je la 11-a de novembro 1889.

La sigelo de Vaŝingtonio.
La flago de Vaŝingtonio.

Antaŭ ŝtatiĝo, la registaro de la kolonio donis voĉdon-rajton al virinoj, sed ĉe ŝtatiĝo la usona parlamento deklaris ke virina voĉdon-rajto estas kontraŭ la konstitucio.

La vulkano Monto Saint Helens erupciis en 1980 mortigante 61 homojn.

En la balotado de la 2-a de novembro 2004, malpli ol 0,1% da voĉoj disigis la du ĉefkandidatojn, la Demokrato Christine Gregoire kaj la Respublikano Dino Rossi. Gregoire inaŭguriĝis je la 12-a de januaro, 2005. (La Demokrato John Kerry venkis en la ŝtato rilate al la usona prezidenteco.)

Loĝantaro: 5,894,121 (en 2000)
Ĉefurbo: Olympia
Plej granda urbo: Seattle
Aliaj urboj: Spokeno (Spokane), Takomo (Tacoma), Belvjuo (Bellevue), Kirklando (Kirkland), Jakimao (Yakima), Belingamo (Bellingham), Sedro-Vulio (Sedro-Woolley), Valavalo (Walla Walla), Litvagono (Pullman), Vankuvero (Vancouver), Evereto (Everett), Bremertono (Bremerton), Redmondo (Redmond), Venaĉio (Wenatchee), Elenzburgo (Ellensburg), Portaŭnsendo (Port Townsend), Portanĝeleso (Port Angeles), Mosealagurbo (Moses Lake), Kenmoro (Kenmore), Bothelo (Bothell), Lago-Arbaro-Parko (Lake Forest Park)

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligoj

  TTT-ejo de Vaŝingtonio en la angla


 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Usono
Flago de Usono
Ŝtatoj de Usono Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Delavaro | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojo | Indianao | Iovao | Kalifornio | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Norda Dakoto | Norda Karolino | Nov-Hampŝiro | Nov-Jorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Okcidenta Virginio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Rod-Insulo | Suda Dakoto | Suda Karolino | Teksaso | Tenesio | Utaho | Vajomingo | Vaŝingtonio | Vermonto | Virginio | Viskonsino
Federacia distrikto Distrikto Kolumbio
Dependaj teritorioj Bakerinsulo | Gvamo | Hoŭlando | Jonstonatolo | Ĵarvisinsulo | Kingmanrifo | Midvejinsulo | Nord-Marianoj | Palmiro | Puerto-Riko | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vejkinsulo

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.