Veneno

Article on other languages:

Kranio kun krucigitaj ostoj estas tradicia simbolo por venena substanco. Oni uzas ĝin kiel etikedon sur pakumoj.

Veneno estas minerala, vegetaĵa aŭ animala substanco, aŭ miksaĵo de substancoj, kapabla modifi, difekti kaj eĉ mortigi vivantajn ĉelojn, histojn, organojn, aŭ entute vivulojn.

En biologio, ĉasveneno estas likvo sekreciata de iuj bestoj per speciala glanda aparato, inokulata per piko aŭ mordo kaj havanta tiujn samajn efikojn.

La sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo) povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.

Venenoj

arseniko
botokso
cianido
kuraro

Popola signifo de la vorto

Venena karaktero estas karaktero kiu estas plena je hato, rankoro, maliceco kaj deziras malbonon al aliaj.
Venena ĉarmo indikas iu kiu posedas danĝeran kaj fascinan allogecon, kiu celas ame kaj sorĉe damaĝi aliajn.

Vidu ankaŭ

mitridatizo - mitridatismo

Ĉi tiu artikolo pri "Veneno" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.