|
Article on other languages:
|
Administrantoj estas vikipediistoj, kiuj havas „la rajton de sisopo“. La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikipedio, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo. La komumuno ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al lal uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj vikipediistoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.
Kapabloj de administrantojAdministranto estas vikipediisto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:
La programaro MediaWiki, sur kiu la Vikipedio funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn: Ŝloso de paĝo
Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj
Noto: Por tio ne ekzistas vera kialo; la neeblo renovigi la forviŝitajn bildojn estas simple unu el la ecoj de la aktuala versio de MediaWiki. Revenigado de ŝanĝoj
Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj
Blokado kaj malblokado de uzantojLa admimistrantoj povas:
Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj
SQL-demandoj
La ceteraj niveloj de alirojKrom la aliro „administranto“ ekzistas en la softvaro MediaWiki kelkaj aliaj niveloj de aliro – ĉi tie vicigite laŭ la kreskanta kvanto da povoj; la administrantoj apartenas tuj post la registritaj uzantoj: Registritaj uzantojNormalaj uzantoj (inkluzive de la vizitantoj, kiuj ne registriĝis) povas fari plimulton da agoj, inkluzive de tiuj la plej gravaj, nome redakti la artikolojn kaj helpi kun bontenado de la Vikipedio. Sed nur la registritaj uzantoj povas alŝuti datumarojn kaj renomi la paĝojn. Por registriĝi vidu Speciala:Userlogin. BurokratojBurokratoj estas administrantoj kun specialaj rajtoj, burokratoj povas ŝanĝi la ceterajn uzantojn al la stato de administrantoj (sed ne depreni la staton de administranto). Atribuado de la rajto estas registrate en la Libro de la administrantoj kun specialaj rajtoj. Burokratoj ankaŭ povas, je postulo de ajna uzanto, ŝanĝi ties uzantan nomon. StevardojLa uzantoj kun la rajtoj de Stevardo povas laŭ interkonsento ŝanĝi uzantajn rajtojn de ajna uzanta en ajna projekto de la fondaĵo Wikimedia. Tio ebligas atribui kaj depreni administrantajn rajtojn kaj signi uzantojn per la atribuo „robot“. Ilia agado estas registrata sur meta:Special:Log/rights. Postuloj pri ilia helpo apartenas la la paĝo meta:Requests for permissions. Stevardoj kutime ne faras la agadojn, kiujn povas fari la loka administranto kun specialaj rajtoj (burokrato). EvoluigantojLa plej alta nivelo de aliro (fakte tio estas la tuta grupo de alir-niveloj, la diferencoj por normala uzanto ne estas videblaj) estas evoluiganto. La evoluigantoj povas fari rektajn ŝanĝojn en la softvaro kaj la datumbazo de Wikipedia (la tuta multlingva Vikipedio, do inkluzive de la Esperanta Vikipedio). Evoluigantoj kutime ne faras la plimulton de kutimaj administrantaj funkcioj. Evoluigantojn eblas kontakti pere de e-poŝta konferenco Wikitech-L aŭ ĉe IRC-kanalo #mediawiki. Por la listo de evoluigantoj kaj por aliaj informoj vidu meta:Developer (en la angla lingvo). Reguloj pri administrantigo kaj maladministrantigoplibonigeblaj reguloj laŭ proponoj el la diskutpaĝo AdministrantigoSe vi volas kandidatiĝi, menciu vian nomon sur la koncerna paĝo. Se post du semajnoj, la kvanto de voĉoj por via kandidatiĝo estas almenaŭ la duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, vi estos administrantigita de burokrato. MaladministrantigoMaladministantigi uzulon povas stevardo laŭ peto de la esperanta vikipedia komunumo en jenaj kazoj :
Nunaj administrantojLa nuntempaj administrantoj ĉe la Esperantlingva Vikipedio estas:
En la tabelo estas evidentigitaj burokratoj, administrantoj funkciigantoj robotojn, aktivaj kaj malaktivaj administrantoj. La malaktivaj administrantoj redaktis malpli ol dekfoje en la Vikipedio kaj eluzis siajn administrajn rajtojn apenaŭ kelkfoje en la 12 lastaj monatoj. Por kandidatiĝi bonvolu rigardi la koncernan paĝon. Vidu ankaŭ |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.