Ĝermoj, iam malrespekte nomataj Stumpoj, ofte estas konsiderataj nigraj ŝafetoj de la Vikipediejo. Multaj homoj primokas ilin, kaj faras malbonajn komentojn pri la abisma kvalito de informo havebla ĉe Vikipedio. Tamen el ĝermo povas elkreski bonega artikolo. Preskaŭ ĉiuj artikoloj de Vikipedio naskiĝis malgrandaj. Kreante aŭ redaktante artikol-ĝermon, memoru ke ĝia valoro estas ĉefe ĝia iĝonteco, kaj ĝi kresku, se ĝi iĝos iu ajn. Ne supozu ke aldonoj aŭ korektoj realiĝas per si mem. La plej bona maniero por logi la atenton de aliaj estas mem redakti la artikolon. Ja eĉ malgranda redakto aperos ĉe la paĝo de "Lastaj Ŝanĝoj" , kie multaj vikipediaj veteranoj ĝuas sekvi aktivecon, kaj helpi kiam estas laboro farota. Vi ne devas fari egan esploradon por krei firmaĵon sur kiun aliaj konstruos entuziasme, sed vi devas esti sufiĉe pensema por aldoni viajn sciojn aŭ korekti erarojn. Laŭ proverbaj sugestoj pri Vikipedio, estas la celo ke artikoloj ne devas esti "perfektaj". Tamen evitu troan rapidemon; misliterumoj pro neglekto estas malĝentilaĵo, kiu ne entuziasmigos aliajn, sed male. Neniu tro ŝatos daŭre transpreni laboron, kiun vi mem povus fari tuj post refoja tralego. Jen rekomendo de kelkaj gvidlinioj:
Vidu ankaŭ |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.