|
Article on other languages:
|
Aviadilo estas home konstruita flugmaŝino. Pli striktasence ĝi estas flugaparato pli peza ol aero, do ne inkluzivas aerostatojn (balonojn, zepelinojn).
Specoj de aviadiloj
Historio de aviadoLa unuaj homaj flug-eksperimentoj estis per glisiloj. La unua dokumentita motor-aviadila flugo okazis en 1906 en Parizo, fare de Alberto Santos-Dumont kun aparato 14 bis. La fratoj Orville Wright kaj Wilbur Wright pretendis tion fari en 1903, sed nur en 1908 ili akceptis montri sian aviadilon Flyer 1, kiu, tiam, tute ne povis flugi sen helpo de katapulto, sed flugis dum 35 km. En 1907 la francoj Voisin kaj Léon Delagrange perfektigis la modelon de Santos-Dumont. Estas necerte, ĉu Gustav Weisskopf/Whitehead jam en 1901 sukcesis motoran flugon. Dubo pri unua flugo estas ĉar oni ne sukcesis akiri patenton de aviadilo. Fratoj Wright sendis telegramon en 1906 dirante ke ili flugis per motoro kaj pretendis patenton antaŭ ol montri sian aparaton. Oni refuzis tion. Nur post flugo de Santos Dumont, publike antaŭ scienca komitato, sen pretendo de patento, la usonanoj decidis montri sian aviadilon, sed postulis 60 000 frankojn por tion fari. Oni refuzis kaj ili, fine, decidis montri sian maŝinon, sed ankoraŭ pretendis patenton. En Usono, fratoj Wright sukcesis provizoran registron, pro tio, nur post 1911 oni povis konstrui aviadilojn en Usono, kiam multaj homoj jam konstruis flugaparatojn en Eŭropo. La 14 bis, Flyer 1 kaj unuaj pioniraj aviadiloj estis tre malsimilaj al modernaj flugmaŝinoj. La unua aviadilo simila al nunaj estis Demoiselle de Santos-Dumont konstruita en 1909. Santos-Dumont publikigis la planojn de Demoiselle en teĥnikaj revuoj, kio ebligis la divastigadon de tiu modelo. Je la 27-a de aŭgusto 1939 la unua jeto (=turbinmotora aeroplano) flugis de la aviadil-fabriko Heinkel ĉe Warnemünde. Kapabloj de aviadilojPasaĝeraj aeroplanoj estas grava elemento en internacia vojaĝado. Modernaj jetaj pasaĝer-aeroplanoj ordinare uzas rapidon de iom malpli ol 1000 km/h. La sola civila supersona aeroplano, brita-franca Concorde, eksfunkciis en 2003; ĝi havis maksimuman rapidon de 2,2 maĥoj (2.700 km/h). Planita supersona pasaĝera aeroplano (supersonoplano) de la usona firmao Boeing, Boeing 2707, estis atingonta rapidon de 3 maĥoj (3.700 km/h), sed ĝi neniam estis realigita. Kial aeroplano povas flugi?Estas ofta ekspliko, kiu diras ke:
Kontraste al tiu tradicia teorio oni konsideru, ke ekzistas aviadiloj, kiuj kapablas flugi en normala pozicio, sed ankaŭ dorse. Iliaj aloj kutime havas ne tre fortan kurbiĝon - sed tamen: Se la tradicia klarigo pravus, ili tuj sinkus teren, kiam ili flugas dorsen. Sed fakte ili tiel ne faras. Krome ekzistas el papero falditaj aviadiletoj, kiuj kapablas flugi, kvankam iliaj aloj konsistas el glata papero. Evidente la kutima kurbeco de la aloj do ne estas la decida punkto por la kapablo flugi (sed por ŝpari reziston kaj do energion). Tamen oni pretas supozi, ke la aero glitas laŭ kurba aŭ plata alo laŭ vojoj similaj al tiu atendebla ĉe kurba alo. Ĉe NASA oni povas legi (anglalingve) klarigon pri la "erara levo-teorio". Helico kaj turbinmotoroKiam aeroplano flugas horizontale, ĝia helico (aŭ turbinmotoro) devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico (aŭ ĝenerale la propulzanta motoro) pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo. La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto (propulza forto), kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo. Kio igas aeroplanon leviĝi supren kaj malsuprenKiel aliaj movantaj objektoj, kiuj sekvas la bazajn leĝojn de fiziko, aeroplano emas moviĝi laŭ la rekta linio, se nenia ekstera forto estas uzata por ŝanĝi ĝian direkton. La rapideco, per kiu la motoro turnas la helicon, estas regata de la akcelilo. Se oni apertas la akcelilon, tio pliigas la aeran rapidecon kaj levas la aeroplanon pli alten. Same grava estas la levilo, kiu regas la supreniran kaj malsupreniran movojn de aeroplano (empenerono). Ĝi estas horizontala, ĉarnirata surface alligata al la empeno (empen-alo). Kiam la piloto tiras malantaŭen la regstangon, aŭ direktostangon, la levilo (empenerono) estas levata supren. La aero, kiu frapas la levatan empeneronon, puŝas la empenon malsupren kaj la alon supren. La puŝforto de la helico tiras la aeroplanon supren. Male, kiam la piloto puŝas la regstangon antaŭen, la empenerono estas klinata malsupren. Tio levas la empeneronon supren kaj la alon malsupren. Kiel aeroplano turniĝas?Du partoj de aeroplano regas ĝiajn turniĝojn al la dekstra kaj maldekstra direktoj. La rudro (direkterono), vertikala surfaco, kiu estas ĉarnirata al la empeno (=la tuto, vertikalaj kaj horizontalaj "vostaj" surfacoj), svingas la direkteron dekstren aŭ maldekstren, sammaniere kiel parto de la empeno, empenerono, svingiĝas supren aŭ malsupren. Surtere, ĝi estas uzata por stiri la aeroplanon, kiel la ŝipa rudro funkcias. En la aero, tamen, la ĉefa funkcio de la rudro ne estas turnigi la aeroplanon, sed helpi ĝin en formado kaj normaligo de turniĝado (kun kun aleronoj). La aleronoj, malgrandaj partoj de la malantaŭa eĝo de la alo, proksimaj al la alo-pintoj, estas ĉarnirataj kaj estas ligataj en tia maniero ke, kiam unu el ili leviĝas, la alia malleviĝas. Tiu movo levas unu aleronon kaj mallevas la alian. Kiam la alerono sur la dekstra flugilo malleviĝas, sur la dekstra alo leviĝas kaj la aeroplano kliniĝos maldekstren, La levoforto sur la dekstra alo ne plu estas plene suprenira parto de la forto tiras la aeroplanon maldekstren. Tio, kune kun la rudro, stigas maldekstran turniĝadon; t.e. la aeroplano estas levata ± ĉirkaŭ la turniĝo. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.